Kara Marco Pannella, kiel vi bone scias, vi estas
la sola itala politikisto konscia pri la graveco de la problemo de troloĝateco.
Multfoje vi diris, ke urĝas kiel eble plej baldaŭ haltigi plinombriĝon
de la loĝantaro kaj komenci ĝian malplinombrigon. Vi parolis
pri 'milda reveno' al mondo kun du miliardoj da homoj.
Nun ĝustatempas por agadi. Ni arde petas, ke vi engaĝiĝu
kun ni en ĉi tiu decida batalo, kaj igu ĝin prioritato en via
politika agendo.
Ni proponas por via atento jenan verkaĵon, kiun De Marchi al ni donis
por vi.
Ni certas, ke ĝi helpos vian pripensadon, kaj ni esperas, ke ĝi
konvinkos ĉiujn subskribi ĉi tiun alvokon.
Fabrizio Argonauta
Mario Buenfil
Alberto Licheri
Luca Pardi
Pier Paolo Segneri
Piero Welby
Naskokvanta eksplodo - Kroma tragika donaco de politika kaj religia
dogmismoj.
La naskokvanta eksplodo estis difinita 'la patrino de ĉiuj nuntempaj
tragedioj', ĉar malsato, soifo, milito, malriĉo, senlaboro,
poluo, amasa migrado kaj dezertigo memkompreneble estas strikte kunligitaj
kun la drama kvinobla pliigho, kiu shanghis la homar-etaton de 1,2miliarda
loghantaro en 1900 al 6miliarda jarmil-fine. Por adekvate pritaksi tiun
plinombrighon, oni konsciu, ke la unujara kresko de la homa loghantaro
fine de la pasinta jarcento egalis la plinombrighon okazintan dum la unua
jarmilo de la kristana erao.
Sed, spite ties senkompare gravan influon sur chiujn plej gravajn homajn
problemojn, la naskokvanta eksplodo estis ignorata dum la tuta pasinta
jarcento, ne nur far la politikaj kaj religiaj gvidantoj, sed ankau far
iliaj lakeoj en la demografiaj departementoj, kio igis iujn senatentajn
observantojn konkludi, ke, koncerne naskokvantan eksplodon, la pleja tragedio
estas ne ties skalo kaj efiko sed priĝia elneado far la politika,
religia kaj scienca potencularo.
Tiu neado ne esplikeblas logike, sed nur psikologie. Ĉiuj plejaj
religiaj kaj politikaj dogmoj pasintjarcentaj - ekde katolikismo ĝis
islamismo; ekde faŝismo ĝis komunismo - spite siajn proklamatajn
interkontrastojn pri ĉiuj ceteraj temoj - unuanime rifuzis ĉian
programon por naskokvanta regado aŭ familio-planado en siaj naciaj
kaj internaciaj politikoj. Kial?
Laŭ nia opinio, ĉar kontraŭkoncipo neeviteble implicas
atakon kontraŭ seksaj tabuoj, kiuj - kiel pruvas politika psikologio
- estas subtena piliero de religiaj kaj politikaj fanatikecoj, kaj ankaŭ
ĉar 'obligo de panoj kaj fiŝoj' estas fundamenta promeso de
ĉia politika kaj religia paradizo.
Nun, post duonjarcenta subpremado ŝuldata al la hierarkioj kristanaj
kaj islamaj, faŝismaj kaj komunismaj, kaj amasbuĉado de duonmiliardo
da mortkondaminitaj infanoj, dek milionoj da virinoj mortigitaj el aborto,
200 milionoj da junuloj murditaj per lokaj militoj kaj kromaj sennombraj
multoj da murditoj el malriĉo, amasa senlaboro kaj genocidoj, la
troloĝateco-problemo ree estas trudanta al la internacia komunumo
sian subpreman profilon, ĉar nek brilaj ekonomikistoj nek ravaj ideologoj
povas ekspliki eĉ ne unu evidentan fakton - ekzemple, ke la nuraj
triamondaj landoj kiuj venkis malriĉon, senlaboron kaj subevoluon
estas tiuj (Ĉinujo, Sud-Koreujo, Honkongo kaj Singapuro) kiuj alprenis
liberan merkaton samtempe kun nask-kontrolo.
Sed kiel oni povas atingi rapidan loĝatec-kontrolon nealprenante
la trudajn politikojn de Ĉinujo?
Pluafoje, psikologio - kaj speciale primotiva psicologio - povas proponi
validan respondon, kiel iuj fakaj italaj studoj konvinke pruvis. Ĉiukaze,
tia respondo, kiel ĉiuj rimedoj por nask-kontrolo, bezonas politikan
subtenon far demokratiaj registaroj, por kondiĉigi ĉian ekonomian
kaj socialan helpojn al triamondaj landoj per alpreno de politikoj pri
nask-kontrolo
Profesoro Luigi De Marchi
|