Malfermiĝis
la aliĝ-kampanjo al Radikala partio por 2006. Venis la unuaj aliĝoj
far parlamentanoj el ĉiuj kontinentoj!
En
jena numero: |
- Malfermiĝis
la aliĝkampanjo al Radikala partio por 2006. Venis la unuaj
aliĝoj far parlamentanoj el ĉiuj kontinentoj!
- Balkanoj: aliĝis
tri iamaj Ĉefministroj.
- Azio: el la kamboĝaj
opoziciantoj, venis la unuaj aliĝoj, iniciate de la
deputito Son Chay.
- Afriko: aliĝis
parlamentanoj el 4 landoj, specife engaĝitaj pri moratorio
de ekzekutado
- Interreto: fastado
de radikaluloj por tuniziaj disidentoj kaj por libera aliro al la reto.
- Mortpuno: alvoko de
'Neniu tuŝu Kainon' por Tookie Williams al Guberniestro
Schwarzenegger
- Prezento de raporto
de "Freedom House" en Romo: 'Kiel oni konkeras liberon'
- ‘Stumpigo de
hominaj generiloj’: ekvalidas la Maputo-protokolo pri
la rajtoj de la afrikaj hominoj
- Listo de la neitalaj
personecoj aliĝintaj al Radikala partio
Direktoro:
Marco Cappato
Dato: 2005-12-21 (9a jaro)
|
Ligoj |
<<<
Por aliĝi al Trp>>>
Plusendu
al viaj geamikoj | Skribu
al RadicalFax
RadicalParty.org | Arkivo
Transnacia
radikala agado - Inform-bulteno de Radikala partio transnacia
Radikala partio transnacia
Ne-registara organizaĵo kun unuaranga Ĝenerala Konsult-Statuso ĉe EkoSoK de Unuiĝintaj Nacioj
Via di Torre Argentina 76, It 00186 Romo (Italujo) Tel :+39-06.68.97.91
Fakso :+39-06.68.80.53.96 |
Radicalfax
dankas pro la traduko: |
[Hispana versio] Rafael Aybar
[Angla versio] Federico Manfredi
[Franca versio] Flavien DelTort
[Esperanta versio]
Ranieri Clerici
|
2005-12-11 - Antaŭ kvindek jaroj
naskiĝis en Romo Radikala partio. Fine de la 80-aj jaroj. ĝi
transformiĝis ankaŭ laŭ-statute al 'Radikala partio trans-nacia
kaj trans-partia', nenie partoprenanta, kiel tia, en la balotoj. La
partio alprenis kiel simbolon la Gandhi-vizaĝon, kaj atingis en
la sekvaj jaroj unuarangan ĝeneralan konsult-statuson ĉe EkoSoK
de Unuiĝintaj Nacioj, kiun ĝi utiligadis por paroligi disidentojn
kaj reprezentantojn de subpremataj popoloj tutmonde. Kiel partio "por-agada"
- kiu, do, laike kunigas siajn membrojn surbaze de konkretaj celoj kaj
ne de ideologiaj apartenoj - Radikala partio estas nun klopodanta sin
relanĉi, per aliĝ-kampanjo celanta ĉiujn civitanojn kaj
jam ariginta dekojn da parlamentanoj el diversaj nacioj kaj politikaj
devenoj. La aliĝontaj parlamentanoj estigos asembleon, kiu elektos
25 el la 50 konsilianoj konsistigantaj Ĝeneralan konsilion. Marco
Pannella, la prezidanto de 'Radikala senato', jam anoncis, ke, se la
kampanjo sukcesos kaj estos kunvokita Ĝenerala konsilio, li proponos
tiukunside alpreni, kiel novan nomon: 'Neviolenta (=senperforta) radikala
partio'.
- Por aliĝi, alklaku
ĉi tie.
- Alklaku ĉi tie por aperigi la
liston de ne-italaj personecoj.
Balkanoj:
aliĝis tri iamaj Ĉefministroj.
Balkanoj, 2005-12 - Dudek politikaj
gravuloj albanaj, kroataj, makedonaj kaj kosovaj aliĝis al Radikala
partio, okaze de misio en Balkanojn de Gianfranco dell'Alba, sekretario
de 'Neniu tuŝu Kainon'. Inter ili: el Kosovo, Bujar Dugolli, 'Ministro
pri komerco kaj industrio', kaj du iamaj ministroj, Bajram Rexhepi kaj
Ramush Haradinaj; el Albanujo, Pandeli Majko, iama Ĉef-ministro
kaj Ermelinda Meksi, iama ministro. Krome, deko da deputitoj el tiuj
kvar landoj, inter kiuj: Vesna Skulic, el Kroatujo; Iljaz Halimi kaj
Ruzhdi Matoshi el Makedonujo; Gijymaze Syla, Naim Jerliu, Edita Tahiri
kaj Fatmir Sejdiu, el Kosovo; Gaqo Apostoli kaj Engjell Bejtaj el Albanujo.
La balkanaj parlamentanoj - krom esti engaĝitaj
en la kampanjoj por 'Tutmonda organizaĵo de demokratio kaj de la
demokratioj' kaj por 'Libero en la scienca esplorado' - estas aparte
engaĝitaj por rapida difinigo de statuso por Kosovo, kiu konsideru
la aspiron de ties loĝantoj, kaj por enagendigi negocadon por aliĝo
de tiuj landoj al Eŭrop-unio.
Azio:
el la kamboĝaj opoziciantoj, venis la unuaj aliĝoj, iniciate
de la deputito Son Chay.
Kamboĝo,
decembro 2005 - En pasintaj semajnoj, dekdu parlamentanoj el
"Sam Rainsy" partio - la sola kamboĝa opozicia partio - aliĝis
por 2006 al Radikala partio transnacia, speciale dank'al agado de parlamentano
Son Chaay, multjara partiano. La kamboĝa opozicio estas viktimo
de drastaj limigoj al ĝiaj parlamentanaj kaj politikaj prerogativoj,
pro la kreskanta aŭtoritatisma striktigo far ĉefministro Hun
Sen por sufoki la demokrati-aspirojn de la kamboĝa socio. La kamboĝa
opozici-estro Sam Rainsy jam monatojn estas devigata al ekzileco, sekve
de arest-ordono promulgita kontraŭ li far la Pnompena kortumo,
el kontraŭmisfamiga denunco prezentita far Hun Sen. Alia opozicia
deputito, Cheam Channy, estis kondamnita je sepjara enprizoneco far
kamboĝa armea kortumo pro misfamigo-krimo, post procezo taksata,
far ĉiuj sendependaj observantoj, sena je la minimumaj postuloj
por respektado de la fundamentaj rajtoj. Ankaŭ la sendependa ĵurnalisto
Mam Sonando kaj iu sindikat-reprezentanto estis arestitaj far kamboĝaj
aŭtoritatoj pro pri-misfamigaj akuzoj.
Radikala partio denuncis ĉi tiujn mistraktojn ĉe Eu-parlamento
per pridemandoj prezentitaj de Marco Pannella kaj Emma Bonino 2005-11-23.
La denunco estis reprenita ankaŭ en rezolucio (angle)
alprenita de Eŭrop-unia parlamento 2005-12-01.
Afriko: aliĝis parlamentanoj el 4 landoj,
specife engaĝitaj pri moratorio de ekzekutado
Afriko,
decembro 2005 - Signifa nombro da aliĝoj al Radikala partio
transnacia alvenadas de la afrika kontinento. Parlamentanoj el: Niĝerio
(Abdlu Oroh, s-ino Yumoke Okoya Thomas, Wale Okediran, Ade O. Adegbanjo,
Uche Onyeagucha); Kenjo (Nijeru Ghitae); Malio (Demba Traoré);
Zambio (Norman Chibamba), decidis aliĝi al Transnacia partio kiu
enhavas, inter siaj ĉefaj celoj, 'Tutmonda organizaĵo-n de
demokratio kaj de la demokrati-landoj', aparte por sin engaĝi por
ke Ĝenerala asembleo de Unuiĝintaj nacioj aprobu universalan
moratorion de ekzekutado. Tiu rimedo fakte ebligus al la menciitaj landoj
ŝpari hom-vivojn, dum oni atendas, ke la respektivaj parlamentoj
trovu formojn kaj manierojn taŭgajn por akiri la definitivan abolon.
Ja la engaĝiteco en tiu batalo konvinkis ankaŭ la hispanan
parlamentanon Jordi Xuclà renovigi sian aliĝon al Radikala
partio transnacia. Pro lia agado, Hispana parlamento aprobis dokumenton
kiu engaĝas Zapatero-registaron antaŭenigi la pormoratorian
iniciaton ĉe la novjorka Un-sidejo, venontan jaron.
Interreto:
fastado de radikaluloj por tuniziaj disidentoj kaj por libera aliro al la reto.
Tunizo, 2005-10-16..18
- Dum la 'Tutmonda vertkunveno pri informo-socio' (Tvis; anglasigle:
Wsis)
de Unuiĝintaj nacioj, ĉirkaŭ 90 anoj de Radikala partio
fastis subtene (angle)
la malsatostrikon kiun ok tuniziaj politikaj disidentoj komencis 2005-10-10.
Dum la Tvis-laboroj, Radikala partio - krom esti kunvokinta kun 'Ip
justice' ('Justico pri intelektaj rajtoj'; anglasigle: Ipj)
"rondan tablon" (angle)
pri ‹‹e-demokratio, informaci-rajtoj kaj "p2p" [1]››
partoprenatan far Marco Cappato kaj Marco Perduca - alvokis demokratiajn
landojn serĉadi kumunajn solvojn por reto-mastrumado kaj pri la
estonteco de la ret-navigantoj de la tunizia vilaĝo Zarzis.
[1]
Perkomputila samranga interkomunikado tia - en sia "pura" versio
- ke ĉiu partoprenanto povas roli kaj kiel kliento kaj kiel servanto
(kontraste al pli tradicia interkomunikado, en kiu rolas almenaŭ
unu superordigita servanto).
Mortpuno: alvoko de 'Neniu tuŝu Kainon'
por Tookie Williams al Guberniestro Schwarzenegger
Romo, 2005-12-02 - Alvoko de 'Neniu
tuŝu Kainon' al Kaliforni-guberniestro Schwarzenegger estis subskribita
far: 19 el la 20 italaj Region-estroj; pli ol cent italaj parlamentanoj
el ĉiuj politikaj grupoj; kaj multenombraj italaj aktoroj kaj reĝisoroj,
inter kiuj: Bernardo Bertolucci, Monica Bellucci, Claudia Cardinale,
Giuliano Montaldo, Ferzan Ozpetek, Lina Wermuller, Dario Argento kaj
Liliana Cavani. La alvoko petas ekzekut-nuligon por Tookie Williams,
fondinto de la strato-bando "Crips" en Losanĝeleso komence de la
70-aj jaroj, mortkondamnita en 1981, 27jaraĝe, pro murdo de kvar
homoj dum du rabadoj. Tookie Williams estis ekzekutita 2005-12-13 en
"San Quentin"-karcero.
Prezento de raporto de "Freedom House" en Romo:
'Kiel oni konkeras liberon'
Romo, 2005-12-02 - Raporton de "Freedom
House" (Liber-hejmo; angle)
titolitan "Kiel oni konkeras liberon: de la civitano-rezisto ĝis
demokratio" (itallingva video)
prezentis en la sidejo de Radikala partio transnacia: Peter Ackerman,
Prezidanto de "Freedom House" kaj de 'Internacia centro pri senperforta
konflikto" kaj Adrian Karatnycky, rimarkinda elstarulo de "Freedom House".
Intervenis: Emma Bonino, Marco Pannella kaj Matteo Mecacci, reprezentanto
de Radikala partio transnacia ĉe Unuiĝintaj nacioj. La studo
analizas 67 transirojn al demokratio, okazintajn ekde 1972, komenco-jaro
de la t.n. "Tria tajdo" de demokratiigo. Estis ekzamenataj kvar karakteriziaĵoj
- la sociaj fortoj kiuj tiujn procezojn gvidis; la forto de civila senperforta
rezisto; la perforto-nivelo kaj ties deveno - kiuj rolas ŝlosile
por kompreni kiel la sukcesaj transiroj okazis. Plejparte, la transiroj
gvidataj de senperfortaj civitanar-koalicioj alportas plibonajn liber-rezultojn,
kompare kun la transiroj desupraj, iniciatitaj far elitoj. La esplor-rezultatoj
sugestas, ke, cele helpadon por aldemokratia sanĝo, la politikistoj
ofertu sian apogon al la naskiĝantaj movadoj por civila rezistado.
‘Stumpigo de hominaj generiloj’:
ekvalidas la Maputo-protokolo pri la rajtoj de la afrikaj hominoj
Romo, 2005-12-12 - La Maputo-protokolo
(kies 5a artikolo malpermesas ‘Stumpigo-n de hominaj generiloj’,
kiel kutimon kontraŭan al hom-rajtoj), ekvalidis la pasintan semajnon.
Tiuokaze, ĉe la itala Deputitar-ĉambro, patronite de ties
prezidanto, okazis kunveno, kiun partoprenis la Ambasadoroj de la Ŝtatoj-membroj
de 'Afrika unio', inklude tiujn kiuj ankoraŭ ne subskribis kaj
ratifis la protokolon, kaj la asocioj de afrikaj hominoj en Italujo.
La aranĝo, iniciatita far Emma Bonino kaj ‘Kie senjustas
neeblas paco’ (angle)
- kiu, kun Aidos ('Asocio de italaj hominoj por evoluo'; itale)
agadis ĉi-jare por subteni ratifon de la protokolo far kep granda
nombro da landoj - estis aranĝita subtenate de la parlamenta grupo
'Enpugna rozo' (itale,
'La Rosa nel Pugno')
PARLAMENTANOJ KAJ EMINENTULOJ
(neitalaj) ALIĜINTAJ AL RADIKALA PARTIO TRANSNACIA
CENTRA-ORIENTA EŬROPO ALBANUJO (6)
- Tahir MUHEDINI, Prezidanto de 'Sendependa demokratia partio' (minoritato
de Ĝamahirio)
- Amos DOJAKA, Ĝenerala sekretario de 'Sendependa demokratia
partio' (minoritato de Ĝamahirio)
- Gaqo APOSTOLI, Deputito
- Engjell BEJTAI, Deputito
- Pandeli MAJKO, iama Ministro
- Ministro Ermelinda MEKSI, iama Ministro
KOSOVO (7)
- Bujar DUGOLLI, Deputito, Ministro pri 'Komerco kaj industrio'
- Ramush HARADINAJ, iama Deputito, iama Ĉef-ministro, prezidanto
de Aak (Alianco por estonteco de Kosovo)
- Bajram REXHEPI, iama Ĉef-ministro
- Edita TAHIRI, iama Deputitino, prezidanto de Adk (Demokratia Alternativo
de Kosovo)
- Gijymaze SYLA, Deputito
- Naim JERLIU, Deputito
- Fatmir Sejdiu, Deputito
KROATUJO (2)
- Zdravko TOMAC, iama Vic-prezidanto de Parlamento
- Vesna SKULIC, Deputitino
MAKEDONUJO (3)
- Arber XHAFERI, Prezidanto de 'Albana demokrata partio de Makedonujo',
iama Deputito
- Iljaz HALIMI, Deputito
- Ruzhdi MATOSHI, Deputito EŬROP-UNIO
HISPANUJO (1)
SUDORIENTA AZIO
KAMBOĜO (12)
- Kouy BUNROEUN
- ChanCHENG
- Son CHHAY
- Thak LANY
- Mao MONYVANN
- Sok PHENG
- Chea POCH
- Chrea SOCHENDA
- Sok SOTY
- Ngor SOVANN
- Kieng VANG
- Honorinda VANN
AFRIKO
NIĜERIO (5)
- Abdlu OROH
- Yumoke OKOYA THOMAS
- Wale OKEDIRAN
- Ade O. ADEGBANJO
- Uche ONYEAGUCHA
KENJO (1)
ZAMBIO (1)
MALIO (1)
La neitalaj membroj de Ĝenerala konsilio de Radikala partio,
elektitaj dum la 38a Kongreso en Tirano, 2002-11: -
- D-ro Umar KHANBIEV, San-ministro de Ĉeĉenujo
- Kok KSOR, Prezidanto de Montanjar-fondaĵo (Vjetnamujo - Usono)
- Wei JINGSHENG, Prezidanto de "Overseas Chinese Democracy Coalition"
kaj Honora prezidanto de "Forum Asia Democracy" (Ĉinujo)
- Nikolaj KHRAMOV, gvidanto de rusaj radikaluloj (Rusujo)
- Vo VAN AI, Prezidanto de "Vietnam Committee for Human Rights", Vic-Prezidanto
de "International Federation of Human Rights" (Vjetnamujo - Francujo)
- Vanida THEPHSOUVAN, Prezidanto de "Lao Movement for human rights"
(Laoso - Francujo)
- Enver CAN, Prezidanto de "National East Turkestan Congress" ("Orienta
Turkestano" - Germanujo)
- Prof. Arnold Trebach, Fondatore de "Drug Policy Foundation" kaj
Prezidanto de la scienca komitato de 'Internacia kontraŭprohibiciisma
ligo' (Ikl; anglasigle: Ial) (Usono)
- Artur NURA, Ĵurnalisto (Albanujo)
- Penelope FAULKNER, Vic-prezidanto -de "Quê Me: Action for Democracy
in Vietnam" (Francujo)
- Joao DE MENEZ FERREIRA, Prezidanto kaj Plenum-direktoro de Eco-Soros,
eksa deputito de Portugala parlamento (Portugalujo)
- Zeynal IBRAHIMOV, Ĵurnalisto (Azerbajĝano)
- Marc DAUGHERTY, Ĵurnalisto, Advokato (Israelo)
- Lev TIMOFEEV, Direktoro de "Center of research for the illegal
economic activities", Rggu (Rusio)
- Khady KOITA, Prezidanto de "Network for the Prevention of FGM in
Europe" (Senegalo)
- Arnold TREBACH, Fondinto kaj Prezidanto de "Trebach Institute"
(Usono)
- Marina SZIKORA, Ĵurnalistino kaj Reprezentanto Radikala partio
transnacia en centra-orienta Eŭropo (Kroatujo)
|