International Antiprohibitionist League - Transnational Radical Party - World campaign for the reform of the UN Conventions on Drugs
| | | | | | | | | | | | | | | | |
12882 SIGNATORIES | MESSAGES | LEGISLATORS | NEW BANNERS

Alvoko al chiuj Registaroj kaj al la Unuighintaj Nacioj

Ni subskribintoj,

A. Premisinte, ke la internaci-nivelaj pri-drogaj politikoj devenas de la UN-konvencioj de 1961, 1971 kaj 1988; kaj konsiderante, ke tiuj konvencioj specife malpermesas - krom por medicinaj auh sciencaj celoj - produktadon, shakradon, komercon kaj konsumon de tuta gamo de substancoj.



B. Konsiderante, ke, malgrauh grandskala uzado de polico-fortoj kaj de aliaj rimedoj disponigataj por aplikado de tiuj UN-konvencioj, dum la lastaj 30 jaroj, produktado, konsumo kaj shakrado eksponenciale kreskadis, kio pruvas fiaskon agnoskatan ech de policaj kaj karceraj auhtoritatoj.


Pri prevento kaj traktado:

Konsiderante, ke:

- Misuzo de drogoj - speciale fare de la junularo - estas grava problemo en la tuta mondo.

- Chiuj civilizitaj nacioj estas serchadantaj pli trafajn metodojn por regadi drog-misuzon.

- La longa historio de prohibiciismo nerefuteble pruvis, ke nure registara agado per kriminala juro kaj polico, nur marghene efikas reguligon de drog-misuzo.

- Krome, estas pruvite, ke efikaj traktad-programoj postulas disvolvighon for de registaraj ligiloj, do ebligante plejeble vastan eksperimentadon, senchese klopodante plibonigi onian kapablon asisti la viktimojn de drog-misuzo.


Pri produktado kaj shakrado:

Konsiderante, ke:

- Plejmultaj drogoj libere shakratas tra la mondo, spite al prohibiciisma legharo.

- La kresko de la profitoj akirataj de krim-organizajhoj per komerco de kontrauhleghaj substancoj kaj reinvestataj en krimadon auh en lauhleghajn financajn kursojn atingis tioman nivelon, ke estas minata la fundamento de la juraj institucioj kaj de la konstitucia regsistemo.

- La profitig-ivo de l' komerco de kontrauhleghaj substancoj nepre plinombrigas la landaron implikitan en produktado de drogoj, kaj generas amasajn investojn en esploradon kaj produktadon de novaj kemiaj drogoj.

- Deplojinti konsiderindan rimedo-kvanton por limigi shakradon de kontrauhleghaj substancoj efikis chefe kreskigante ties vendokostojn (ia krim-tarifo), profitigante nur la organizitan krimular-retaron.


Pri socialaj, sanitaraj kaj prikonsumaj aspektoj.

Konsiderante, ke:

- Konsumuloj de kontrauhleghaj substancoj kutime posedas nenian ajn findindan informon pri konsisto kaj efektoj de drogoj, nek pri tio, ke, sekve, ili estas elmetataj al riskoj (inklude morton, pro superdozo auh infektigho el Hiv/Aidoso) kiuj ege plidangheras ol la substancoj mem.

- La kashateco de la konsumado de kontrauhleghaj substancoj ofte estas nesuperebla obstaklo por preventado kaj asistado fare de publikaj auhtoritatoj kaj privataj organizajhoj; pro kio, la nunaj politikoj kondamnas konsumulojn vivadi marghene de la socio, en senchesa kontakto kun la organizita krimulara mismondo.

- La organizita krimularo tiel agadas, ke rapide kreskas la nombro de la konsumuloj, kiuj estas kuraghigataj transiri de relative sendangheraj substancoj - kiaj kanabo kaj ties derivajhoj - al konsumo de tiel-nomataj pezaj drogoj.

- La ekstremaj financaj bezono kaj premo fare de la organizita krimulara mismondo pushas la konsumulojn de kontrahleghaj substancoj farighi mem drog-debitantoj, kio plue pliigas drog-misuzon.


Pri juraj kaj karceraj demandoj.

Konsiderante, ke:

- Aplikado de drog-malpermesa legharo nepre tiom neelteneble premadas sur la justican kaj karceran naciajn kaj internaciajn sistemojn, ke multaj el la nunaj karceruloj estas kulpigitaj pri krimoj pere auh senpere kunligitaj al drogoj.

- La plenumo de la nunaj drog-politikoj enkondukigas en la internacian juron normaron limigantan individuan kaj civilajn liberojn.



C. Konsiderante, ke la valideco de la nunaj politikoj kaj la serchado de alternativaj solvoj estas nun prikonsiderataj de kreskanta nombro da landoj, kaj antauhvide al la kunsido de la ministeria sekcio de la Drog-Komisiono, okazonta 2003/04/16 - 17 che la Viena UN-oficejo.


1. Ni opinias, ke la drog-malpermesa politiko devenanta de la UN-konvencioj de 1961, 1971 kaj 1988 estas la vera kauhzo de la pliighanta damagho, kiun produktado, shakrado, debito kaj konsumo de kontrauhleghaj substancoj altrudas al tutaj sektoroj de la socio, al ekonomio kaj al la publikaj institucioj, tiel minante sanon, liberon kaj vivon de l'individuoj.


2. Ni alvokas la Gheneralan sekretarion kaj la Membro-shtatojn de UN, ekzameni la pozitivajn rezultojn atingitajn, en diversaj landoj, plenumante politikojn kiuj implicas damagh- kaj risk-redukton (specife, per liverado de anstatauhaj substancoj), malkrimigon de iuj substancoj, partan malkrimigon de kanabo kaj ties derivajhoj, kaj liveradon de heroino sub kuracista kontrolo.


3. Ni alvokas la Gheneralan sekretarion kaj la Membro-shtatojn de UN, apliki chiujn necesajn rimedojn por pliefikigi luktadon kontrauh la organizita krimularo kaj drog-shakrado, starigante sistemon por lauhlegha kontrolado kaj reguligo de la produktado, vendo kaj konsumo de substancoj nun kontrauhleghaj.


4. Ni alvokas la Gheneralan sekretarion kaj la Membro-shtatojn de UN starti revizi-procezon de la UN-Konvencioj okaze de la konferenco por reviziado de la pridrogaj UN-politikoj - okazonta en Vieno aprile 2003 - tia ke abrogighu auh amendighu la Konvencioj de 1961 kaj 1971, por reklasifikigi substancojn kaj difini kromajn lauhleghajn uzeblecojn de la drogoj (krom la kurac- kaj scienc-celaj), kaj ke abrogighu la Konvencio de 1988.

La flavigitaj kampoj estas plenigendaj
Antauhnomo
Nomo
Retposhtadreso
Lando
Profesio
Adreso
Posht-kodo
Urbo
Telefono
Posh-telefono
Vi rajtas lasi mesaghon chi-tie:

Mi akceptas Mi ne akceptas

Preferata komunik-lingvo
Appeal of the Transnational Radical Party and the International Antiprohibitionst League